Home
Ĵurnalo de Larso)Kun
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends]

Below are the 9 most recent journal entries recorded in fajrigo's LiveJournal:

    Sunday, June 22nd, 2008
    8:00 am
    fratinoj alvenis
    ĵus alvenis miaj du fretinoj kiuj loĝas en Tvjerj... ni longe ne intervidis))) sed tio ne estas ege bone... ĉar ankaŭ alvenos multe da aliaj parencoj) kaj hejmo freneziĝos....)))) terure,,,,

    Current Music: Lumen
    Tuesday, October 23rd, 2007
    1:40 am
    12a LF finiĝis
    mi longe ne vizitis ĵurnalon)... kaj nun... 12a LF ĵus finiĝis kaj nune mi povas ripozi)...
    Sunday, July 8th, 2007
    9:49 pm
    laciga dimanĉo
    mi kun patro/patrino veturis matene en travolgia arbaro por pluki berojn kaj iomete fungojn... ni revenis hejmen je tagmezo kaj ekde 13 horo mi promenis kun miaj e-amikoj) ĝis vespero... mi antaŭe proponis krei novan e-klubon al ili kaj hodiaŭ ni kune pripensis celojn de la klubo kaj bezonecon je la klubo,,, ankaŭ mi volis partopreni renkontiĝon de Ĉebaj linuksanoj sed ĝi ne okazis(... mi ege lacis dum ĉitago...

    Current Music: Such A Beautiful Day
    Saturday, July 7th, 2007
    9:10 pm
    The Mountain King's Return
    La Reveno de l' Reĝo sub la Monto

    The king beneath the mountains
    The king of carven stone
    The lord of silver fountains
    Shall come into his own!


    La Reĝo sub la montoj,
    La Reĝ' el ŝton' ĉizita,
    Reĝ' de l'arĝentaj fontoj
    Estiĝos jam elira


    His crown shall be upholden
    His harp shall be restrung
    His halls shall echo golden
    To songs of yore resung


    La kron' denove regos,
    Streĉiĝos harpaj kordoj,
    En oraj haloj eĥos,
    Pratempaj kant-agordoj.


    The woods shall wave on mountains
    And grass beneath the sun
    His wealth shall flow in fountains
    And rivers golden run


    Arbaroj ondos monte,
    Subsune ondos herbo;
    Riĉaĵoj fluos fonte,
    Riveroj da superbo.


    The streams shall run in gladness
    The lakes shall shine and burn
    All sorrow fail and sadness
    At mountains king's return


    Feliĉaj fluos rojoj,
    Brilados lagmieno,
    Forfados la malĝojoj,
    Pro l' Monta-Reĝ-reveno!


    J.R.R.Tolkien "The Lord Of The Rings"
    traduko al esperanto - W. Auld
    8:42 pm
    ferioj ekis :)
    bonega afero! miaj ferioj ekis ekde 4a de julio))) dum tio tago mi pasigis lastan ekzamenon! Irina ricevis libro-mendon kaj mi urge kuris serĉi bezonatajn librojn)) kaj poste transdonis ĝin al mendisto)... tio bonas ĉar ls jam delonge nericevis mendojn( ankaŭ mi provis mendi DVD Gerda Malaperis por nia Asocio... Moskva LS vendas ĝin kaj aliajn filmojn... ĉe ni nune varmas, ĉirkaŭ 30 gradoj( mi kaj mia komputilo suferetas...)))
    Monday, May 28th, 2007
    7:53 pm
    laboro trovis min :)
    Heh... Hodiau estas suna kaj varma tago... MI dormis ghis tagmezo... Tute nestudis... Alla telefonis al mi kaj proponis promeni)... Mi invitis shin al mia hejmo... Shi achetis glacjajhojn kaj alvenis... Ni spektis unu serio de ia animeo serio kaj poste iris promeni... Promenis ghi nia e-oficejo... Kaj iomete teumadis tie... Poste ni disiris... Mi piede iris hejmon...
    Mia najbarino proponis al mi laboron... Simpla sed iom enua komputila laboro... Ho) morgau mi ekos... Hm shajnas ke mi ege okupitos pro tio kaj pro ekzamenoj kiuj ekos ekde 5 de julio... Sed mi ege bezonas monojn... Kaj mi ne devas perdi tiun shancon...

    Current Music: Yellowcard
    Thursday, April 12th, 2007
    11:55 pm
    interesa programo
    Interesa programo tiu ĉi "Semagic"... Bona komenco por plena uzo de LJ...
    Mirinde sed hodiaŭ estis parolig vespereto... Mi pensis ke neniu alvenis sed estis eĉ 5 homoj...
    hehehe... motivo de optimismo aperis)... ankaŭ telefonis iu ino kiu volas lerni esperanton)
    do mi gvidos kursojn por unu homo)))... Iom ridinde sed bone... Heh... Katido forveturos
    al Pollando dimanĉe, kaj ŝajnas ke mi restos kiel ĉefa aktivulo...

    Current Mood: happy
    10:48 pm
    Dua mesaĝo
    Fek) mi iom rapidiĝis... Eklegis mesaĝon de Maksimo kaj respondo de aŭtoro mi ne povis stopi sin kaj aldonis mian opinion pri la temo... Heee... Estus bone ke "li" komprenos... Hoj! Bone mi iras elŝuti klienton por LiveJournal... Eble mi ofte skribos ĉi tien... Babilejo ankaŭ atendas min)))

    Current Mood: amused
    Current Music: Coldplay
    Sunday, March 25th, 2007
    4:57 pm
    Grava decido :)
    Antaux-hieraux mi transiris en Linukso Kubuntu 6.10, kaj aperis problemon) mi havas jxurnalon en Liveinternet sed en Linukso estas programo nur por LiveJournal... Mi iom pripensis ke decidis nun uzi LiveJournal... Kaj konton cxi tie mi havas!)
My Website   About LiveJournal.com